• Laboro de handikapitoj
  • 17.02.2010
La ŝtata subteno por dungi neplenlertulojn kaŭzas, ke ili ĉiam pli multnombre laboras. Pasintjare ilia nombro kreskis preskaŭ 20-procente. Aktuale firmaoj enlaborigantaj neplenlertulojn dum la tuta periodo de ilia laboro ricevas specialan registaran subvencion, dume en plej parto de la uniaj landoj tia subteno estas enpagata sole dum la unua dungoperiodo. Eĉ kaze de maldungo handikapito kun profesia sperto havas ŝancon pli facile trovi laboron propraforte.