La varsovia Teatro la
Granda preparas laŭvican premieron. Temas pri unu el la plej
popularaj operoj de Giuseppe Verdi „Traviata”. Laŭ la reĝisoro de la enscenigo
Mariusz Treliński, tiom konata verko
devas esti zorgeme gvidata, fidele
baziĝante sur la libreto por kompreni
kaj bone prezenti la historion de la
ĉefheroino. La rolon de Traviata plenumos Aleksandra Kurzak, sopranulino
prezentiĝinta jam en la londona Coven Garden kaj en la novjorka Metropolitan
Opera. La monda premiero de „Traviata” havis lokon en Venecio en la 1853-a
jaro, la varsoviaj muzikŝatantoj povis konatiĝi kun ĝi tri jarojn pli poste, en
la 1856-a.