En la ĉefurba
arĥikatedralo de sankta Johano Baptisto
okazis ĵaŭde la funebra meso favore al la eksa pola ministro por la
eksterlandaj aferoj, profesoro Krzysztof Skubiszewski. La kuncelebrinta ĝin
papa nuncio Józef Kowalczyk substrekis grandajn meritojn de la forpasinto por
la kreiĝanta en la 90-aj jaroj sendependa eksterlanda politiko de Pollando.
Profesoro Krzysztof Skubiszewski estis samtempe la kunaŭtoro de la pola germana
interpaciĝo. Ministro Skubiszewski gvidis la
polan diplomataron en la kabinetoj de la ĉefministroj: Tadeusz
Mazowiecki, Jan Krzysztof Bielecki, Jan Olszewski, Waldemar Pawlak kaj Hanna
Suchocka. Li
mortis la 8-an de februaro havante 83 jarojn.