1800 artistoj
el la tuta mondo prezentiĝos en la nunjara, jam la 14-a eldono de la Paska Festivalo de Ludwig van
Beethowen. Ĝi okazos en Varsovio inter la 21-a de marto kaj la 3-a de aprilo,
te. la Sankta Sabato . La
nunjaraj festivalaj koncertoj okazos sub devizo “Beethoven,
muziko kaj la fenomeno de piano. Jaro de Chopin kaj Schumann". Nome en la
2010-a pasas la 200-a la naskiĝdatreveno ne sole de Chopin, sed ankaŭ de Robert
Schumann. En la festivala programo ne
mankos muziko de la festivalpatrono. La muzikŝatantoj havos la okazon i. a. aŭskulti
ĉiujn simfoniojn de Beethoven. Konforme al la festivala tradicio estos prezentitaj
nekonataj en Pollando operoj. Nunjare temos i. a. pri la koncerta versio de
Euryanthe, kies aŭtoro estas Carl Maria von Weber.