• El la E-movado
  • 22.02.2010
  •  Kiel informis “Verda Informilo” el Germanio la  16-an de februaro 2010 forpasis unu el la lastaj veteranoj de la germana laborista Esperanto-movado, Ino Kolbe el Leipzig. La filino de la fondinto de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), Reinhold Voigt, verkis ne nur sian biografion en versioj Esperanta kaj germana, sed ankaŭ ampleksan germanan libron pri la historio de GLEA en la regiono de Leipzig (1996). En tiu regiono la laborista movado havis apartan signifon ne nur por Germanio,  sed ankau por SAT kaj la skismiĝintaj organizaĵoj. Ŝia libro fakte estas la plej ampleksa kaj bone dokumentita monografio pri la ĉefaj trajtoj de GLEA. La riĉa dokumenta materialo, sur kiu baziĝas la libro, nun troviĝas en la Federacia Arkivo de Germanio.