Dimanĉo pasis en la mondo kiel la Internacia Tago de
la Gepatra Lingvo.
Tiu ĉi festo estis lanĉita de UNESCO en la 1999-a jaro. Laŭ la donitaĵoj de UNESCO aktuale en la
mondo ekzistas ĉirkaŭ 6 mil
lingvoj, duono de ili estas tiom malvaste konata, ke ili plej verŝajne malaperos dum
kelkaj generacioj. Laŭpremise Internacia
Tago de la Gepatra
Lingvo celas helpi protekton de la lingva diverseco kiel la
kultura heredaĵo. En la mondo oni la unuan fojon solenis ĝin en la jaro 2000-a,
Pollando aliĝis al ĝia solenado 5 jarojn pli poste. De jaroj al la solenado de la
Tago aliĝas la E-grupoj kaj kluboj.