Interretaj
konsuliĝoj por lernantoj estis ĵus lanĉitaj kadre de la Lerneja Establo
por Infanoj de Polaj Civitanoj Periode Estadantaj Eksterlande. La sistemo estas
direktita antaŭ ĉio al infanoj loĝantaj en la regionoj, kie mankas la polaj lernejoj. Sume
eksterlande estadas 14 mil
polaj lernantoj, kiuj frekventas lernejojn en 34 landoj de la mondo. Laŭ Magdalena Bogusławska el la Lerneja Establo la
interretaj lecionoj malmulte diferencas disde la tradiciaj. Lernanto devas
troviĝi antaŭ la komputilo je la difinita horo kaj havi la hejmajn taskojn plenumitaj.
La interparoloj okazas helpe de mikrofono kaj interreta kamerao.