La pola prezidento Lech Kaczyński renkontiĝis lunde
vespere kun Andżelika Borys, la gvidantino de la
Pola Asocio en Belorusujo. Post la
interparolo prezidento Kaczyński alvokis la Eŭropan Union al
solidareco kun poloj reprezaliataj en Belorusjo kaj ankaŭ instigis al
entrepreno de aktivadoj devigantaj tiun ĉi landon observi la homajn rajtojn.
Andżelika Borys post la vizito en Varsovio, atingis Bruselon, kie daŭris
debatoj de la uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj. Inter la temoj de
iliaj interparoloj troviĝis ankaŭ Belorusujo. Marde gastante en la Eŭropa Parlamento Andżelika
Borys deklaris, ke ŝi volas paroli pri la problemoj de la pola malplimulto en
la kunteksto de la situacio de la tuta belorusa socio.