• Chopin Muzeo
  • 01.03.2010
    Lunde tagmeze en Varsovio estis lanĉita la biografia muzeo de Frederiko Chopin, temas pri la plej moderna ĉi speca kulturcentro en nia regiono de Eŭropo. La solenan inaŭguron partoprenis i. a. la pola prezidento Lech Kaczyński. Sur preskaŭ 5 mil kvadrataj metroj la vizitantoj povas rigardi elektronikrimedan prezenton pri la vivo kaj kreado de tiu ĉi elstara pola pianisto. La muzeo ne disponigas difinitan itineron, tial ĉiu vizitanto povos laŭplaĉe elekti fragmenton el la vivo de la komponisto, kun kiu ŝatus unuavice konatiĝi. En la muzeo eblas rigardi la loĝejaranĝon de Chopin kaj flari la aromon de liaj plej ŝatataj floroj.