• Politika rivalado
  • 01.03.2010
Semajnfine la pola sejm-marŝalo Bronisław Komorowski kaj la ministro por la eksterlandaj aferoj Radosław Sikorski inaŭguris balotkampanjon, en kies sekvo unu el ili estos nomumita prezidento-kandidato de la Civitana Platformo.  Ili jam dimanĉe komencis la rivaladon renkontiĝante kun la partimembroj, Bronisław Komorowski gastis en Bjalistoko,  Radosław Sikorski en Bydgoszcz. Ambaŭ direktis leterojn al siaj partiapogantoj alvokante al la subteno. En la prezidentaj antaŭbalotoj okazantaj en Pollando la unuan fojon povas partopreni ĉiuj membroj de la partio. La rezultoj de ilia voĉdonado estos prezentitaj la 27-an de marto. Tiuvoje estos elektita la oficiala prezidento-kandidato de la Civitana Platformo.