• Kabintestro en Azarbejĝano
  • 10.03.2010
  • Per renkontiĝo kun la azerbajĝanaj prezidento kaj  ĉefministro komenciĝis la vizito  de Donald Tusk en Azarbejĝano. La pola ĉefministro donis apartan atenton al nia kunlaboro kadre de la unia projekto Orienta Partnereco. Kiel li substrekis en Bakuo baze de tiu ĉi programo Azarbejĝano povas profiti same se temas pri vizofaciligoj kiel ankaŭ helpoprogramoj atribuataj de la Eŭropa Komunumo. La pola kaj azerbajĝana ĉefministroj amplekse traktis ankaŭ la energetikan sekurecon de la Eŭropa Komunumo aparte konsiderante variigon de gaso- kaj naftoliveroj.