• Pola helpo por Sudano
  • 11.03.2010
 46 novaj putoj kaj 26 renovigitaj post la milito estas la rezulto de la agadoj de la Pola Humaneca Kampanjo en la suda Sudano. La pola organizaĵo jam de tri jaroj helpas liveri al la loĝantoj de Sudano trinkeblan akvon. La konstrukosto de unu puto egalas al 15 mil dolaroj. Krom foslaboroj estas necese elkonstrui la tutan infrastrukturon, kiu ebligas distribui akvon en la vilaĝo. Laŭ la prezidantino de la pola humaneca organizo Janina Ochojska oni decidis koncentriĝi pri putoj. Nome nur kiam homoj disponas  pri akvo, eblas pensi pri ilia instrukciado koncerne agrikulturon aŭ iun entreprenon, kiu ebligus al ili la memstaran vivon.