• Transaltaltika Forumo
  • 11.03.2010
Ĵaŭde en la Varsovia Universitato daŭras la dua eldono de la Transaltaltika Forumo. En ĝia daŭro ekspertoj, politikistoj, ĵurnalistoj kaj ankaŭ reprezentantoj de merkatistoj klopodas respondi la ensencajn demandojn: kian NATO-n bezonas Pollando, ĉu nia lando efike ulitigas sian engaĝiĝon en Afganlando, kiel formiĝos nia sekureco en la 21-a jarcento kaj kiel devus aspekti la rilatoj: NATO-EU-Rusujo. Grava punkto de la debatoj estas prezento de la pola versio de „Nova Strategia Koncepto de NATO” prilaborita de polaj ekspertoj. Ĝi estos transdonita morgaŭ al la ĝenerala sekretario de NATO Andreas Fogh Rasmussen, kiu gastos en Pollando.