• Trilingva revuo
  • 12.03.2010
  • En tri landoj kaj trilingve komencis aperi nova literatura revuo “Radar”, liganta polajn, germanajn kaj ukrainajn verkistojn kaj tradukantojn. Ĝia establinto estas la krakova Fondaĵo Willa Decjusza – Forumo de kultura dialogo. La revuo estas unu el la fruktoj de ĝia  stipendia programo. En “Radar” verkistoj similgeneraciaj traktas proksimajn temojn, sed laŭ malsamaj perspektivoj de siaj landoj kaj iliaj spertoj. En la unua numero de la revuo troviĝas verkoj de ia. Björn Bicker, Natalka Śniadanko kaj Igor Stofwiszewski.