• Lasta vizittago de princo Karol
  • 17.03.2010
Per renkontiĝo kun soldatoj forveturantaj misicele al Afganlando kaj akcepto en la varsovia Reĝa Kastelo finiĝas la vizito de la brita tronheredanto princo Karol en Pollando. Hodiaŭ kune kun la edzino li faris viziton en la 1-a Varsovia Blendbrigado. La gastoj konatiĝis kun la ilaro kaj persona ekipaĵaro utiligataj de soldatoj en la operaco ISAF en Afganlando. Ili konatiĝis kun la grupo de soldatoj pretiĝantaj  por la misia forveturo al ĉi tiu lando. La solenaĵon partoprenis familioj de elektitaj soldatoj.