• Kariero-Tagoj
  • 23.03.2010
  • En la ĉefurba Palaco de la Kulturo kaj Scienco daŭras Tagoj de Kariero. Pli ol 60 ekspoziciantoj prezentas al abiturientoj vastan oferton de staĝoj kaj etatoj. Laŭ la koordinanta la aranĝon Konrad Żechowski la plej grandan bezonatecon  oni sentas,  se temas pri diplomitoj de la ekonomiaj fakultatoj. Tagoj de Kariero estas krome la okazo  por laborrenkontoj kadre de la Akademio de Kapabloj, dum kiuj eblas i.a. praktike ekzerci efikan prezentiĝon en dungointerparoloj.