• Somera film-festivalo
  • 24.03.2010
  • Filmoj el 50 landoj de la mondo estos prezentitaj dum la nunjara festivalo Erao Novaj Horizontoj, okazonta somere en Vroclavo [la sud-okcidenta Pollando]. Dum  11 tagoj la filmŝatantoj spektos 480 kinobildojn, kiuj rivalos en la internacia konkurso favore al Grand Prix kaj 20 mil eŭroj.  Nunjare aparta atento estos dediĉita al la turka kinematografio. Dum la festivalo oni ne nur rigardos filmojn, sed ankaŭ diskutos pri ili en la festivalaj diskut-kluboj. Okazos ankaŭ koncertoj kaj ekspozicioj.