• Plej malnova kelta setlejo
  • 29.03.2010
  • En loko Nowa Cerekwia [la sud-okcidenta Pollando], kie antaŭ kelka tempo estis malkovrita la plej malnova sur la pola teritorio kelta setlejo oni inaŭguris arkeologiajn esplorojn. Nunjare oni esploras terenon ĉirkaŭ la setlejo. Dum la unuaj esplortagoj oni jam sukcesis elfosi unikajn objektojn el bronzo kaj vitroelementojn. La setlejo en Nowa Cerekwia estis grava komerca centro de keltoj, samtempe ilia plej norde situanta vilaĝo laŭe de la sukcena itinero. Pasintjare arkeologoj malkovris tie i.a. keltajn monerojn devenantajn el la 3-a jarcento antaŭ nia erao.