• Atencoj en Moskvo
  • 29.03.2010
  • La pola prezidento Lech Kaczyński transdonis al la rusa ŝtatgvidanto Dimitrij Miedviedjev kondolencajn vortojn lige kun la matenaj atencoj en la moskva metroo. En la depeŝo de Lech Kaczyński ni legas „Kondamnante kun tuta forto la agojn de barbareco Pollando deziras transdoni al la rusa nacio esprimojn de solidareco kaj subteno.” Rezulte de la eksplodoj pereis almenaŭ 37 personoj, serioze vunditaj estas almenaŭ 65. Laŭ la unuaj infomoj la atencon kaŭzis virinoj ligitaj kun terorisma organizaĵo el la Norda Kaŭkazio.