• Sukceso de la borso
  • 30.03.2010
  • La varsovia borso estis distingita de la Monda Organizaĵo de la Intelekta Propreco pro la promociado de la kreiveco en la pola mastumado kaj kreo de la nova borsa merkato NewConnect. La premio Creativity Award  estas atribuata ekde la 2001-a jaro pro la promociado de intelekta propreco kaj envivigado de solvoj utiligantaj modernajn informadikajn teknologiojn. Distingataj estas agadoj, dank’ al kiuj kreiĝas unikaj produktoj kaj projektoj ligitaj kun la defioj de homaj rajtoj kaj intelekta propreco. Monda Organizaĵo de la Intelekta Propreco estas parto de UNO. Ĝi celas profundigi konojn pri la intelekta propreco en la mondo kaj certigi ĉi-rilatan internacian administran kunlaboron.