• Financaj interparoloj
  • 30.03.2010
  • La pola ĉefministro Donald Tusk kaj la financministro Jacek Rostowski renkontiĝis lunde kun la gastanta en Pollando administra direktoro de la Internacia Valuta Fonduso, Dominique Strauss-Kahn. Oni interparolis pri la situacio de la monda ekonomio en la kunteksto de la sekvoj de la lasta globskala financa krizo. La politikistoj traktis ankaŭ la akceptitan pasintsemajne helpoprogramon por Greklando, en kiu partoprenos  Internacia Valuta Fonduso kaj la landoj de la eŭrosfero. Inter levitaj temoj troviĝis ankaŭ la elasta kredito, kiun pasintjare Internacia Valuta Fonduso atribuis al Pollando.