• El la E-movado
  • 31.03.2010
  • Reprezentantoj de la Iniciata Grupo “Esperanto por EU”, Franciszek Witucki, Edward Kozyra,  Kazimierz Krzyżak – renkontiĝis la 29-an de marto kun eksa ministro por la nacia edukado nun deputitino,  profesorino Krystyna Łybacka. Espriminte interesiĝon pri la agado de la grupo ŝi deklaris sian helpon i.a. por atribui al Esperanto en Pollando de la tiel nomata lingva kodo ISO, por atribui al ĝi la statuson de lingvo allasebla en la pola eduksistemo de ĉiuj ŝtupoj.