• Varsovia Batalo
  • 31.03.2010
  • La Varsovia Ŝtata Arkivo inaŭguris kolektadon de dokumentoj kaj memoraĵoj ligitaj kun la Varsovia Batalo el la 15-a de aŭgusto 1920. Baze de kolektitaj materialoj estos organizita ekspozicio omaĝanta la 90-jariĝon de la pola venko super la Ruĝa Armeo. Oni serĉas dokumentojn same oficialajn kiel ankaŭ privatajn, apartenantajn al soldatoj kaj aliaj atestantoj de la bolŝevista milito. La ekspozicio estos dediĉita al profesiaj soldatoj, lernantoj, skoltoj kaj medicinistoj, kiuj partoprenis la militagadojn en la jaro 1920.  Oni memorigas la vortojn de la brita lordo Edgar Vincent d’Abernon, kiu taksis la varsovian batalon la 18-a luktado decidinta pri la sortoj de la mondo, samtempe ne kaŝante ke ĝi estas la plej subtaksata.