Pollando kaj Japanio subskribis
marde memorandumon pri kreskigo de kunlaboro en paca utiligo de la nuklea energio.
La dokumenton substrekibis pola vicministro, ministro por la mastrumado Waldemar Pawlak kaj la japana
ministro por la mastrumado, komerco kaj industrio Masayuki Naoshima. Ili renkontiĝis
dum la Energetika
Forumo en la meksika Cancun. La memorandumo premisas i. a. la
utiligon de la japanaj spertoj en la ekspluado de la atomelektrejoj, en la administrado
de radioaktivaj forfaraĵoj kaj rilata socia komunikado. La kunlaboro ĉirkaŭprenas
ankaŭ instrukciadon de personalo, organizon de komunaj simpozioj kaj teknikaj
konsultiĝoj. Japanio okupas la trian lokon en la mondo, se temas pri la nombro de la utiligataj nukleaj
reaktoroj.