Komence de
aprilo estos inaŭgurita la laŭvica etapo de la promocia kampanjo de la pola
urbo Łódz. Du mallongaj reklamfilmoj pri la urbo estos rigardeblaj en la televido
BBC. Ili prezentas Lodzon kiel filman centron kaj ankaŭ kiel urbon de multaj kulturaj
kaj distraj aranĝoj. La informfilmetoj estos emisiataj dum 6 plej proksimaj
semajnoj. Ĉiu el inter ili estos disbildigita 483 fojojn. La kampanjo ligiĝas
kun la klopodoj de Lodzo ricevi la titolon de la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo
en la 2016-a jaro.