Kiel la unua revenis
dimanĉe al Pollando la korpo de prezidento Lech Kaczyński kaj post la kelkhora
traveturo tra la stratoj de Varsovio lia ĉerko estis metita en la kapelo de la Prezidenta Palaco.
Laŭe de la traveturo la polan prezidenton
amase adiaŭis la varsovianoj. Ekde la informo pri la tragika evento antaŭ la
prezidentan palacon amase direktiĝadis varsovianoj por emfazi aflikton kaj
bedaŭron, por favorpreĝi por la prezidento kaj ĉiuj pereintoj en ĉi tiu terura
katastrofo, kiu forfalĉis la eliton de la pola nacio. Simila omaĝo, bruligado
de torĉoj kaj metado de floroj okazis ĉe aliaj ŝtataj oficejoj, kies reprezentantoj
pereis. Kiel
informis ministro el la prezidenta kancelario Jacek Sasin la ĉerko kun la korpo
de prezidento Lech Kaczyński estos
prezentita en la Prezidenta Palaco
adiaŭocele la plej proksiman mardon. Laŭ informo de la Senatmarŝalo Bogdan
Borusewicz la funebraj solenaĵoj okazos sur Piłsudzki Placo en Varsovio
proksime al la Tombo
de Nekonata Soldato. Lunde daŭris la identigado de la viktimoj de la aviadila
katastrofo apud Smolensko.