• Forpasis Anna Walentynowicz
  • 13.04.2010
  • Inter personoj pereintaj dum la sabata katastrofo troviĝas ankaŭ Anna Walentynowicz. Kiel memorigis la prezidanto de la sindikato Solidareco Janusz Śniadek ŝia maldungo,  kiam ŝi estis   simpla laboristino en la ŝipfarejo de Gdansko en aŭgusto 1980  provokis la strikeksplodon. Finis ĝin la  subskribo de la tn. aŭgustaj interkompreniĝoj, konforme al kiuj la komunistaj aŭtoritatoj i.a. allasis registron de la sindikato Solidareco kaj promesis limigi la funkciadon de cenzuro. En la 2006-a la pola prezidento Lech Kaczyński honoris  Anna Walentynowicz per la plej alta pola distingo Ordeno de la Blanka Aglo.