• Deputitoj adiaŭas pereintojn
  • 13.04.2010
  • En la sidejo de la pola parlamento en Varsovio okazis funebra kunsido, kiun partoprenis i.a. deputitoj, eksaj prezidentoj de Pollando kaj eksterlandaj gastoj. La Nacian Asembleon malfermis la Sejmmarŝalo, Bronisław Komorowski kaj la marŝalo de la Senato, Bohdan Borusewicz. La parlamentanoj per speciala deklaro  omaĝis la memoron de la viktimoj de la katastrofo de la prezidenta aviadilo apud Smolensko, en kiu peris 96 personoj. La deklaro de la deputioj kaj senatanoj akceptita per aklamo anoncas, ke la tragedio apud Smolensko estis la plej granda katastrofo de la sendepenpda Pollando. La parlamentanoj transdonis vortojn de kunsento kaj solidareco al la familioj de la viktimoj, dankante al ĉi lastaj pro ilia servo al Pollando. Aparte solenan karakteron havis la adiaŭa omaĝo al la pereintaj parlamentanoj el ĉiuj politikaj kluboj, 15 deputitoj kaj tri senatanoj.