• Pola aer-spaco
  • 19.04.2010
 Pola Agentejo de Aer-navigado informis, ke super Pollando povas okazi sole transitaj flugoj de aviadiloj. Tio signifas, ke polaj flughavenoj nek akceptas, nek sendas flugmaŝinojn.  Aferprezentanto de la polaj flughavenoj Kamil Wnuk informis, ke dum la lastaj tagoj en Pollando krom aviadiloj de politikistoj celantaj la krakovajn sepultosolenaĵojn de la pola prezidenta paro surgrundiĝis sole unu aviadilo el Kievo. Daŭre en multaj landoj de Eŭropo validas flugmarpermeso lige kun kio la polajn flughavenojn atingas laŭvicaj informoj pri nuligo de flugokonektoj.