• Laŭvicaj sepultaj solenaĵoj
  • 19.04.2010
   Lunde en Pollando okazas sepultoj de 12 personoj pereintaj en la katastrofo de la prezidenta aviadilo apud Smolensk. En la varsovia Preĝejo de la Dia Providenco eterne ripozas la lasta elmigra prezidento de Pollando Ryszard Kaczorowski. Krome en la pola ĉefurbo troviĝos tomboj ia. de Sławomir Skrzypek – prezidanto de Pola Nacia Banko kaj ortodoksa episkopo Miron Chodakowski. En Rusujo daŭras esploroj celantaj identigi la lastajn 20 viktimojn de la katastrofo.