• Kromaj uniaj rimedoj
  • 20.04.2010
En la jaroj 2011-2013 Pollando ricevos de Bruselo kromajn 633 milionojn da eŭroj kiel premion pro la lastjara dinamika ekonomia evoluo. Aldonajn rimedojn ricevos ankaŭ Ĉeĥio kaj Slovakio. Kromajn fondusojn oni povas destini por helpi subevoluintajn regionojn, realigi projektojn ligitajn kun plukonstruo de infrastrukturo aŭ protektado de la naturmedio.