• Sepultaj solenaĵoj
  • 20.04.2010
Marde en Pollando daŭras sepultaj solenaĵoj de viktimoj pereintaj pasintsabate apud Smolensk. Hodiaŭ okazas entombigo de 20 personoj, inkluzive de la vicprezidantoj de la Sejmo Krzysztof Putra kaj Jerzy Szmajdzinski. Ĉefa Militista Prokuroraro informis, ke finiĝis necesaj juraj proceduroj sur la loko de la katastrofo el la 10-a de aprilo. La kolektitaj restaĵoj de la prezidenta aviadilo estis transportitaj al la tereno de la aerdromo „Severnij" en Smolensk, kie oni kunmetis ilin por laŭeble rekrei la formon de la aviadilo. Tie esploras ilin teknika subkomisiono de la Internacia Flug-komisiono. Samtempe en la moskva Instituto de la Tribunala Medicino daŭras identigo de pereintoj, kiu laŭplane finiĝos merkrede. Krome la pola-rusa komisiono esploras ankaŭ registraĵojn de la tn. nigraj kestoj. La unuaj konkludoj plej verŝajne estos prezentitaj ĵaŭde.