• Chopin-konkurso
  • 22.04.2010
  • Inter la 12-a kaj la 24-a de aprilo daŭras la eliminadoj por la 16-a Internacia Chopin-konkurso, kiu en oktobro okazos en Varsovio. Partoprenas ilin 209 pianistoj el 38 landoj de la mondo, inkluzive de 25 poloj. Sian kandidatiĝon al la konkurso sume prezentis 395 pianistoj. La elimina etapo okazis baze de DVD-surbendigoj.  Laŭ informo de  Andrzej Sułek, la  direktoro de la Nacia Instituto de Frederiko Chopin organizanta la Konkurson 3 el la pianistoj  konsiderante ilian  elstaran nivelon estis rekte kvalifikitaj al la konkurso.