• Tischner-tagoj
  • 22.04.2010
  • En Krakovo daŭras la 10-aj Tagoj kies patrono estas pastro Józef Tischner. Hieraŭ la premiojn, kiuj portas la nomon de pastro Tischner ricevis elstara pola fizikisto kaj teologo, pastro Michał Heller, kulturantropologo Tomasz Rakowski kaj aktivulino de aŭgusto-80, Henryka Krzywonos-Strucharska. Specialaj gastoj de la krakova aranĝo estas kanada profesoro, la laŭreato de Templenton-premio 2007, profesoro Charles Taylor kaj ĉeĥa sociologo, pastro profesoro Tomas Halik.