• Prezidenta balotkampanjo
  • 22.04.2010
  • La Konvencio de la Pola Kamparana Partio indikis la prezidanton de la partio, Waldemar Pawlak kiel sian kandidaton en la prezidentaj balotoj, kiu estis akceptita unuanime. La Kamparana Partio deklaris, ke ĝia balotkampanjo estos gvidita en maniero trankvila kaj aferkerna memore al la  aviadila katastrofo apud Katyń. La sendependa prezidentokandidato Andrzej Olechowski alvokis ĵaŭde politikistojn, kiuj intencas partopreni la prezidentajn balotojn pri organizo de malfermaj debatoj pri elektitaj temoj kaj prezento de siaj argumentoj en la atmosfero de recirpoka respekto.