• Registaro debatas
  • 22.04.2010
  • La registaro dum sia vendreda kunsido okupiĝos i.a. pri laboroj de la interministeria kolektivo,  koordinanta la agadojn ligitajn kun la katastrofo de la prezidenta aviadilo apud Smolensko. La registaro traktos ankaŭ la projekton de premisoj pri ŝanĝoj en leĝo pri monservoj el la socia asekuro kaze de malsano aŭ patriniĝo.  La registaro laboros pri premisoj de la amendoprojekto pri leĝo rilatanta al radiofonio kaj televido. Tradicie la ministroj konatiĝos kun la informo pri progresoj en la utiligo de la strukturaj fondusoj.