• Registara raporto
  • 29.04.2010
  La pola ĉefministro Donald Tusk prezentis ĵaŭde en la pola Sejmo informojn pri la paŝoj de la registaro post la katastrofo de la prezidenta aviadilo. La plej granda problemo estis trovi la juran bazon por gvidi la esploradon, ĉar koncernaj leĝaj solvoj en Pollando kaj Rusujo malsamas. Tial estis alprenita decido, kiel bazon konsideri la internacian konvencion. Laŭ Donald Tusk post la kraŝo de la prezidenta aviadilo la registaro frontis 3 plej gravajn defiojn. Temis pri stabileco de la lando, speciala zorgo super familioj de la pereintoj kaj tuja sekurigo de la esplorado en la loko de la katastrofo. Merkrede en Varsovio okazis la lastaj sepultoj de personoj pereintoj apud Smolensko. Estis solene entombigita la komandanto de la polaj aviad-fortoj generalo  Andrzej Błasik.