• Poluciita naturmedio kaj infanoj
  • 04.05.2010
  • Infanoj de patrinoj, kiuj dum gravedeco frontis pli altan nivelon de naturmedia polucio frontas pli grandajn lernoproblemojn ol iliaj samaĝuloj.  Temas aparte pri influo de cigareda fumo kaj aŭtomobilaj haladzoj. Tiaj estas la rezultoj de esploroj gviditaj de polaj sciencistoj el la krakova jagielona Universitato kunlabore kun usonaj kolegoj de Columbia Universitato.  Laŭ profesoro Wiesław Jędrychowski oni daŭrigos esplorojn koncentriĝante pri naskiĝintaj infanoj kaj observante ĉu damaĝoj rezultantaj el la naturmedia polucio en infanaj cerboj estas renverseblaj aŭ ne.