• Pollando en EU
  • 05.05.2010
Marde vespere en la unua programo de Pola Radio polaj politikistoj sumigis la 6-jaran membrecon en la Eŭropa Unio. Pollando fariĝis la plenrajta membro de la Komunumo la 1-an de majo 2004 kune kun 9 aliaj ŝtatoj. Nia aliĝo al la Eŭropa Unio daŭre ĝuas grandan subtenon de la pola socio, kvankam kiel notis Karol Karski el Juro kaj Justeco nia lando daŭre devas zorgi kaj lukti pri sia pozicio en la Unio. Laŭ Tadeusz Iwiński reprezentanta maldekstrularon Pollando devas apartan atenton doni nun al la krizo en Greklando, kiu montras, ke la Unio ne sufiĉe zorgas pri la egala evoluo de siaj membroj.