• Ekonomio de EU
  • 05.05.2010
 Pollando denove estas taksata avanulo de la ekonomia vigliĝo en la Eŭropa Unio. Laŭ prognozoj prezentitaj merkrede de la Eŭropa Komisiono nia landa produkto brutte kreskos ĉi-jare je preskaŭ 3 procentoj kaj en la jaro 2011 ĝi atingos 3,3 procentojn. Tion Pollando dankŝuldas al sia sendependeco de la riskaj bankaj operacioj. La pola rezistemo rilate la krizon rezultas ankaŭ el lerteco de la pola konstrua kaj aŭtomobila sektoroj. Problemon daŭre konsistigas la buĝeta deficito, kiun oni prognozas je 7,3 procentoj de la Landa Produkto Brutte. La Komisiono aŭguras, ke la jaroj 2010-2011 alportos poioman, sed konstantan ekonomian kreskon en la tuta Eŭropa Komunumo, kvankam daŭre malplej bonajn rezultojn notos Hispanio, Greklando kaj Irlando.