• Festo de libroj
  • 07.05.2010
  • La 19-an de majo en la pola ĉefurbo la 55-an fojon komenciĝos Internacia Libro-foiro. Inaŭguros ĝin koncerto de unu el plej popularaj nuntempaj polaj pianistoj Leszek Możdżer. La librofoiron partoprenos eldonistoj el 30 landoj. Ĝia gvidtemo estos la vivo kaj kreado de Frederiko Chopin, kies 200 naskiĝdatreveno pasas nunjare. Krom aparta prezento de la dediĉitaj al la pola genia pianisto eldonaĵoj estos organizita ankaŭ eduka programo. Dum la forio estos krome prezentitaj nomumoj por la plej grava pola literatura premio Nike. Oni enmanigos ankaŭ  distingojn pro la plej bonaj kaj plej belaj porinfanaj libroj.