• Estontaj steluloj
  • 07.05.2010
  • Pli ol 130 kantistoj el 25 landoj de la mondo rivalos kadre de la 7-a Kant-Konkurso de Stanisław Moniuszko, kiu la 19-an de majo komenciĝos en Varsovio. En la programo de la aranĝo troviĝas kantoj de la konkurspatrono kaj de Frederiko Chopin. Ilian plenumon pritaksos ĵurio,  kies konsiston eniras mondfamaj kantistoj i.a. el Rusujo Olena Obrazcowa kaj el Usono Gwedolyn Bradley. La konkurso popularigas la kreadon de la patro de la pola opero Stanisław Moniuszko. Ĝi ankaŭ malkovras novajn talentulojn el inter kantistoj  naskiĝintaj post la 1974-a jaro. Kiel informis la arta direktoro de la festivalo Maria Fołtyn elektante konkurspartoprenantojn el preskaŭ 250 kandidatoj oni konsideris ne sole voĉvalorojn, sed ankaŭ sentemon de unuopaj artistoj je muziko kaj kantovortoj.