• Dokumentaj filmoj en Varsovio
  • 07.05.2010
  • En Varsovio daŭras la festivalo de dokumentaj filmoj  Doc Review. En ĝi estas prezentataj 150 filmoj, inter kiuj troviĝas i.a. “The Cove” – la nunjara Oskar-laŭreato en la kategorio de mallonga dokumenta filmo. Filmprezentojn akompanas renkontiĝoj kun iliaj kreantoj. Sume al Varsovio venis pli ol 50 eksterlandaj artistoj. La speciala gasto de la aranĝo estas fama germana reĝisoro Werner Herzog. Kiel informis la organizantoj la pasintjaran varsovian festivalon Doc Review vizitis 25 mil personoj. Tiel ĝi fariĝis la 3-a laŭ populareco festivalo de dokumentaj filmoj en Eŭropo.