• Ŝĉecinaj studentoj en Maklemburgio
  • 08.09.2004
La germanaj loĝ-komunumoj el la pola germana limregiono volas oferti loĝejojn al studentoj el Ŝĉecino. Antaŭdeklaris tion en Pasewalk la reprezentanto de la komunumoj en nord-orientaj Germanio, Marco Dorka. Nur en distrikto Uecker-Randow en Meklemburgio estas 1200 neenloĝataj loĝejoj. Mastroj de tiu ĉi regiono limanta kun la pola Okcident-Pomeria Vojevodio substrekas bonajn fervojajn, busajn kaj aŭtovojajn ligojn kun Pollando. Ili esperas, ke loĝejojn luos ŝĉecinaj studentoj. Venontsemajne ĉi-koncerna informkampanjon komenciĝos en la Ŝĉecina Universitato