• Datreveno de la trudpacigo de la sileziaj minejoj
  • 15.12.2006
Vendrede pasas la 25-a datreveno de la trudpacigo de la karbominejo "Manifest lipcowy" [aktuale karbominejo "Zofiówki"] en Jastrzebie Zdrój. Post la proklamo de la milita stato la strikon inaŭguris 25 minejoj en la Supra Silezio. Dum tiu en "Manifest Lipcowy" la komunistaj aŭtoritatoj la unuan fojon permesis uzi armilaojn, rezulte de kio 4 ministoj estis vunditaj. La sekvan tagon en la katowica minejo "Wujek" milicistoj pafmortigis 9 personojn, krome 20 estis vunditaj.