• Omaĝo al viktimoj de la milita stato
  • 14.12.2006
La polaj Sejmo kaj Senato dum komuna kunsido omaĝis merkrede la homojn murditajn kaj persekutatajn dum la milita stato en Pollando. La marŝalo de la Sejmo, Marek Jurek, legis dum la kunsido la liston de 56 viktimoj de la milita stato. Troviĝis sur ĝi interalie pastro Jerzy Popieluszko, Grzegorz Przemyk kaj ministoj el la minejo Wujek. La pola parlamento proklamis ankaŭ Memoralvokon, en kiu ĝi esprimis sian respekton al la homoj, kiuj aktive kontraŭstaris la tiaman sistemon.