• Pintrenkontiĝo de EU en Bruselo
  • 14.12.2006
La gvidantoj de 25 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio renkontiĝis ĵaŭde en Bruselo por dutaga pintrenkontiĝo. Unu el la ĉefaj temoj estos plia vastigo de la Unio. Post la membriĝo de Rumanio kaj Bulgario, kiu okazos jam post dek kelkaj tagoj, la Unio devos reformi siajn instituciojn por ebligi ilian pli efikan funkciadon en plivastigita Unio. Oni atendas, ke dum la renkontiĝo la eŭropaj gvidantoj konsentos pri la neceso de daŭra vastiĝo, sed samtempe enkondukos pli striktajn kondiĉojn por la kandidatiĝantaj landoj.