• Kandidatiĝo de Irena Sendlerowa
  • 15.12.2006
Usona histori-instruisto Norm Conrad anoncis kandidatiĝon de Irena Sendlerowa kiel kanditon por la paca Nobel-premio. Dum la 2-a mondmilito Sendlerowa savis cirkaŭ 2500 judajn infanojn. Norm Conrad la instruisto el la liceo en Uniontown en la federacia ŝtato Kansas jam delonge fasciniĝas pri la heroeca polino. Antaŭ 7 jaroj li prilaboris kun siaj lernantoj spektaklon kaj dokumentan filmon "Holokŭsto. Vivo en la vitra poto". Preparante la petpostulon pri atribuo de Nobel premio al Irena Sendlerowa Norm Conrad konlaboras kun kancelario de la pola prezidento Lech Kaczyński kaj kun la oficejo de la israela kabinetestro Ehud Olmert.