• Omaĝo al generalo Leopold Okulicki
  • 15.12.2006
La pola Sejmo proklamis rezolucion en la 60-a mortodatreveno de generalo Leopold Okulicki pseŭdonome, "Urseto" - la lasta komandanto de la konspira Landa Armeo. Deputitoj unuamine decidis, ke memoro pri la heroeca sinteno de generalo Okulicki kaj de ĝiaj subalternuloj - soldatoj de la Landa Armeo estas komuna devo kaj servas al elformo de la patriotaj sintenoj de poloj. Generalo Leopold Okulicki estis kondamnita en Moskvo dum la tn. "Proceso de Deksesopo” kune kun aliaj gvidantoj de la Pola Konspira Ŝtato. Li mortis la 24-an de decembro de la 1946-a jaro en malliberejo ĉe Lubianka.