• Esperantlingvaj elsendoj ne malaperos
  • 15.12.2006
La prezidanto de la Pola Radio Krzysztof Czabański informis vendrede PAP-agentejon, ke esperantlingvaj elsendoj en Pola Radio ne malaperos, ili ne estos emisiataj kadre de Radio Polonia, sed pere de la interreto. Prezidanto Czabański kiel „Malbonŝancan kaj malĝustan” difinis la eldiron de vicprezidanto de Pola Radio Jerzy Targalski pri la juda deveno de la kreinto de la lingvo Ludoviko Zamenhof. Vendrede posttagmeze ankaŭ Jerzy Targalski esprimis la bedaŭron, ke lia eldiro prezentis en falsa lumo la Polan Radio kaj lian personon.